fragplayer estas ilo por uzado de fragmentaj indicoj.
Fragmenta indico estas dosiero kun priskribo pri dosiera tipo, vojo, starto kaj
fino de la fragmento.
Ĉi tiu versio de la pakaĵo laboras kun fragmentoj de videaĵoj, aŭdioj kaj
simplaj tekstaj dokumentoj (txt, xml, source code kaj tiel plu).

Kreado de fragmentoj estas atingebla per alia programo:
mediafragmenter --help

Uzado:

fragplayer <dosiero>
    La bezonata dosiero estas ekzista fragmenta indico.
    Ĉi tiu komando lanĉos tekstredaktilon aŭ plurmedian legilon
    por malfermo de la fragmento.

fragplayer --version
    Montras la version de la programo.

fragplayer --help
    Montras ĉi tiun helpon.

© Eugene 'Vindex' Stulin, 2019
