vitis-sl estas kategoria dosieradministrilo.
Ĝi permesas transiri de hierarkia organizo de dosiersistemo al semantika.
Kategorioj ekzistas kiel dosierujoj (defaŭlte en ~/vitis-sl),
kiuj enhavas simbolajn ligilojn al dosieroj de via dosiersistemo.
Agordoj de vitis-sl troviĝas en dosiero "~/.config/vitis-sl/vitis-sl.conf".

-------------------------------------------------------------------------------
Kiel unuan argumenton vitis-sl akceptas unu el kelkaj komandoj:
    assign    — fiksado de kategorioj por dosieroj, aliaj operacioj;
    copy      — kopiado de dosieroj en destina loko;
    create    — kreado de novaj kategorioj;
    delete    — forigo de kategorioj aŭ de ligiloj el kategorioj;
    open      — malfermo de dosieroj;
    run       — startigo de dosieroj kiel programoj;
    service   — agordado de vitis-sl, analizo de sistema donitaĵoj;
    show      — eligo de listoj de dosieroj kaj de kategorioj sur ekranon;
Por aldona informo:
    --help    — eligo de ĉi tiu helpa notico sur ekranon;
    --version — eligo de versio de la programo.

Por ĉiu el ĉi tiuj komandoj vi povas aldoni flagon "--help (aŭ "-h) por eligo
de helpa notico pri necesa komando. Ekzemple, "vitis-sl show --help".

Ankoraŭ al ĉiŭ komando (krom "--help" kaj "--version") vi povas uzi
opcion "--conf=<vojo>, kiu donas eblon uzi agordoj el alia nedefaŭlta dosiero
de konfiguracio. Detaloj pri agordoj estas en helpa notico de komando
"service".

Pli detalan informon rigardu en helpa notico de necesa komando:
    vitis-sl assign --help
    vitis-sl copy --help
    vitis-sl create --help
    vitis-sl delete --help
    vitis-sl open --help
    vitis-sl run --help
    vitis-sl service --help
    vitis-sl show --help
