Formato por komando "show":
    vitis-sl show [[-e][-v][--all-categories]] <dateno> [opcioj]

vitis-sl show --all-categories [--hidden] [--auto]
    La komando elirigas sur ekranon liston de ĉiuj kategorioj.
    Nenepra opcio "--hidden" estas uzata por montro de kaŝaj kategorioj.
    Nenepra opcio "--auto" estas uzata por montro de aŭtomataj kategorioj.

vitis-sl show <kategorio> [opcioj]
    Ĉi tiu komando montras liston de dosieroj el la kategorio.
    Se la kategorio estas enmetita, oni uzas tutan vojon.
    Ekzemplo:
        vitis-sl show "Disco 80's"

vitis-sl show [-e] <esprimo> [opcioj]
    Ĉi tiu komando montras liston de dosieroj laŭ esprimo kun operacioj de
    kunaĵo, komunaĵo kaj diferenco de kategorioj.
    Flago "-e" ne estas nepra.
    Variantoj de signado de operacioj:
        kunaĵo:    u: +  ∪  ⋃
        komunaĵo:  i: ∩  ⋂
        diferenco: c: d: \\
    Grupigo de partoj de esprimo eblas per vinkuloj.
    Ĉiuj eroj de esprimo dividiĝas per spacetoj.
    Ekzemploj:
        vitis-sl show -e category1 u: category2 u: category3
            Ĉi tiu komando montrus ĉiuj dosieroj el tri kategorioj.
        vitis-sl show category1 + category2 ∪ category3
            Ĉi tiu komando farus saman agon.
        vitis-sl show category1 i: { category2 u: category3 }
            Ĉi tiu komando unuigos du kategoriojn, kaj montros komunaĵon
            de la rezulto kaj "category1".

Per flago "-n" oni elektas necesajn dosierojn laŭ numeroj.
Numerojn oni nomas tra komo kaj kiel intervaloj kun streketo (sen spacetoj).
Ekzemploj:
    vitis-sl show Music -n 4-13,18,24-31
        La komando elirigas sur ekranon liston de dosieroj de 4-a al 13-a
        inkluzive, 18-a kaj de 24-a al 31-a dosiero inkluzive.
    vitis-sl show Libroj -n 1
        La unua dosiero el kategorio "Libroj" estos montrita.

Flago --sort=<ranĝado> fiksas reĝimon de ranĝado:
      --sort=extension - laŭ dosiera sufikso;
      --sort=name      - laŭ alfabeta ranĝo;
      --sort=none      - sen ranĝado;
      --sort=size      - laŭ grando;
      --sort=time      - laŭ tempo de modifo;
      --sort=atime     - laŭ tempo de atingo.

Flago "--categories" ekfunkciigas elirigon de kategorioj de dosieroj.
Flago "--details" ekfunkciigas elirigon de dosieraj ecoj.
Flago "--fragment-info" ekfunkciigas elirigon de ecoj de fragmentaj indikoj.
Flago "--hidden" ekfunkciigas elirigon de kaĉaj dosieroj
    kaj kaĉaj kategorioj (kun "--categories").
Flago "--ipaths" ekfunkciigas elirigon de retaj ligiloj de paĝosignoj.
Flago "--machine" (aŭ "-m") ĉesigas multkoloran elirigon kaj numeroj apud
    dosieroj, dosieroj eliriĝas inter citiloj.
Flago "--no-colors" ĉesas multkoloran elirigon.
Flago "--paths" ekfunkciigas elirigon de tutaj vojoj al dosieroj.
Flago "--reverse" inversas sinsekvon de dosieroj.
Flago "--open" ekfunkciigas malfermo de dosieroj, kiel kun komando "vitis-sl open".
    Dum tio vi povas uzi opciojn de "vitis-sl open":
        vitis-sl open --help
Flago '--run' ekfunkciigas startigo de dosieroj (se dosieroj estas programoj),
    kiel kun komando "vitis-sl run".
    Dum tio vi povas uzi opciojn de "vitis-sl run":
        vitis-sl run --help


vitis-sl show -v <kategorio/dosiero> [opcioj]
    La komando elirigas sur ekranon dosieron el vitis-sl-sistemo.

Plimulto de supre nomigitaj opcioj estas atingeblaj ĉi tie: 
--categories, --details, --fragment-info, --hidden, --ipaths, --machine|-m,
--no-colors, --no-numbers, --open, --paths, --run.
Kroma opcio '--number' donas eblon indiki numeron de ripetnoma dosiero.
